Diabla kontrakto

Sankta Volfgango kaj la Diablo, de Michael Pacher.

Diabla kontrakto estas kultura temaro tre disvastigita en la okcidenta civilizo. En ĝi estas grava ĉeesto de la demono, manifestita ĉefe en la legendo de Faŭsto kaj la figuro de Mefistofelo, sed komuna en la tuta kristana folkloro. En la tipologia katalogo de Aarne-Thompson ĝi apartenas al la kategorio AT 756B – "kundiabla kontrakto."

Lau la kristana tradicia kredaro pri sorĉado, la pakto restus stablita inter persono kaj Satano aŭ ĉiu ajn demono (aŭ demonoj) tiele: la persono oferus sian animon ŝanĝe de povaj diablaj favoroj. Tiuj favoroj varias laŭ la rakonto, sed kutime inkludas la senfinan junaĝon, konon, riĉojn, amon de amato aŭ amatino kaj povon. Oni kredas, ke kelkaj personoj realigas tiun kontrakton sen peti ion ajn ŝanĝe, kiel maniero agnoski en la diablo sian mastron. Laŭ la doktrino de la okcidentaj unudiaj religioj, tiu ĉi kontrakto rezultus ege danĝera, ĉar la prezo de tiaj favoroj estas la senfina kondamnado de la animo. Temus, pro tio, pri moralaj rakontoj kie la kondamnito ĉaim perdus. Aliflanke, kelkaj el tiaj rakontoj prezentas humorajn turnirojn kie malriĉa kamparano finfine trompas la diablon, preskaŭ ĉiam pro la ŝajne malgrava litero de la kontrakto.

Inter la plej kredemaj, ĉiu ajn sukceso ŝajne superhoma atribuiĝis al Diabla kontrakto: ekde la nombraj Diablopontoj en Eŭropo al la eksterordinara tekniko de la violonisto Niccolò Paganini.

La Diabla kontrakto estis ankaŭ ripetita historio en la inkvizicia persekutado aŭ la akuzoj pri sango, kaj probable lanĉas siajn radikojn al memoro de la Hombuĉadoj.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search